SOS Infanaj Vilaĝoj
SOS Infanaj Vilaĝoj ankaŭ konata kiel Save Our Soul estas sendependa, neregistara, senprofita internacia evoluorganizo kun sidejo en Innsbruck, Aŭstrio. La organizo provizas humanitaran kaj evoluan helpon al bezonantaj infanoj kaj protektas iliajn interesojn kaj rajtojn tra la mondo. La unua Infana Vilaĝo SOS estis fondita en 1949 en Tirolo, Aŭstrio de aŭstra filantropo Hermann Gmeiner post la ekkompreno, ke la mondmilito lasis multajn infanojn orfigitaj kaj neglektitaj. Hodiaŭ, SOS Infanaj Vilaĝoj aktivas en 135 landoj kaj teritorioj tutmonde. SOS Infanaj Vilaĝoj provizas alternativajn familiojn al infanoj sen taŭga gepatra zorgo. Infanoj de malsamaj aĝoj kaj fono vivas kune en domo kun plentempa gepatro, kutime virino kiu funkcias kiel la gepatro de la infanoj. Estas kutime 6 ĝis 15 domoj en tipa SOS-Vilaĝo. Aldone al la Vilaĝoj, la organizo ankaŭ prizorgas tutan vicon da programoj kaj instalaĵoj por apogi socie malfavoratajn kaj malriĉajn familiojn tra ĝiaj subvenciitaj infanĝardenoj, primaraj kaj mezlernejoj, junulinstalaĵoj, sociaj kaj medicinaj centroj, kaj krizrespondajn krizhelpoperaciojn. En 2017, pli ol 85,000 infanoj kaj junularoj estas kreskigitaj en 572 SOS Infanaj Vilaĝoj kaj pli ol 700 SOS-Junulinstalaĵoj. Pliaj 3.8 milionoj da infanoj kaj plenkreskuloj ricevis servojn de siaj aliaj programoj.
Kvankam estas kelkaj polemikoj pri tiu organizo (https://en.wikipedia.org/wiki/SOS_Children’s_Villages#Controversy), mi pensas, ke ili ankoraŭ ofertas kelkajn valorajn senkomercan servojn al multaj homoj en bezono. Sed ili ankaŭ reklamas komercajn retojn en sia retejo kiel facebook, twitter, instagram, youtube kaj eĉ linkedin. Do tial mi donu nur 2/5 blokojn.