SMplayer
SMPlayer estas senpaga plurmedia ludilo por Vindozo kaj Linukso kun enkonstruitaj kodekoj, kiuj povas ludi preskaŭ ĉiujn video- kaj sonformatojn. Ĝi ne bezonas eksterajn kodekojn. Nur instalu SMPlayer kaj vi povos ludi ĉiujn formatojn sen la ĝeno trovi kaj instali kodekajn pakojn. Unu el la plej interesaj funkcioj de SMPlayer: ĝi memoras la agordojn de ĉiuj dosieroj, kiujn vi ludas. Do vi komencas spekti filmon, sed vi devas foriri... ne maltrankviliĝu, kiam vi denove malfermas tiun filmon, ĝi rekomencos en la sama punkto, kiam vi forlasis ĝin, kaj kun la samaj agordoj: sontrako, subtekstoj, volumo... SMPlayer estas grafika uzantinterfaco (GUI) por la premiita MPlayer, kiu kapablas ludi preskaŭ ĉiujn konatajn video- kaj aŭdformatojn. Sed krom havigi aliron por la plej oftaj kaj utilaj opcioj de MPlayer, SMPlayer aldonas aliajn interesajn funkciojn kiel la eblon ludi Youtube-filmetojn aŭ elŝuti subtekstojn.
SMPlayer is my default media player and it simply works. It’s trade-free, because there are no ads, no premium plan which makes me to pay money and no data collection. The only thing might be on the website, because there’s google analytics which collects my data. But the application itself is trade-free. So I give 4/5 blocks.