Projekto Gardisto
Dum saĝtelefonoj estis anoncitaj kiel la alveno de la venonta generacio de komunikado kaj kunlaboro, ili estas paŝo malantaŭen kiam temas pri persona sekureco, anonimeco kaj privateco. Guardian Project kreas facile uzeblajn sekurajn programojn, malfermfontajn programajn bibliotekojn kaj personecigitajn solvojn, kiuj povas esti uzataj tra la mondo de iu ajn persono, kiu volas protekti siajn komunikadojn kaj personajn datumojn kontraŭ maljusta entrudiĝo, interkapto kaj monitorado. Ĉu vi estas ordinara persono, kiu volas aserti viajn rajtojn, ĉu aktivulo, ĵurnalisto aŭ humanitara organizo, kiu volas protekti vian laboron en ĉi tiu epoko de danĝera tutmonda komunikado, ni povas helpi trakti la minacojn, kiujn vi alfrontas.
Guardian Project ofertas specife ilojn/apojn, kiuj estas sekuraj, anonimaj kaj privataj, do senkomercaj.