Arduino IDE
La Arduino integra evolumedio (IDE) estas transplatforma aplikaĵo (por Vindozo, macOS, kaj Linukso) kiu estas skribita en la Java programlingvo. Ĝi originis de la IDE por la lingvoj Processing kaj Wiring. Ĝi inkluzivas kodredaktilon kun funkcioj kiel teksttranĉado kaj algluado, serĉado kaj anstataŭigo de teksto, aŭtomata indentado, krampkongruo kaj sintaksa reliefigo, kaj disponigas simplajn unu-klakajn mekanismojn por kompili kaj alŝuti programojn al Arduino-tabulo. Ĝi ankaŭ enhavas mesaĝan areon, tekstan konzolon, ilobreton kun butonoj por komunaj funkcioj kaj hierarkio de operaciaj menuoj. La fontkodo por la IDE estas publikigita sub la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.
La IDE estas senkomerca, ĉar ekzistas nek spuriloj nek reklamoj aŭ similaj.